Fajropotaj kodumuloj

Teatraĵserio: Ekstremaj studentinoj (非常女生)

0 komentoj

Teatraĵonomo: 非常女生
Pinjin: Feichang Nüsheng
Esperanto: Ekstremaj studentinoj
Loko: Ĉinio
Lingvo: ĉina lingvo/mandarena
Ĉefaktoroj: 王佳音, 何艳, 刘庭羽, 杨旸, 马晓静
Jaro: 2005

"Ekstremaj studentinoj" estas tridek-epizoda televida teatraĵserio kiu rakontas la aventurojn de kvin knabinoj studante en universitato kiuj kune formas muzikgrupon "G5". La teatraĵo efektive konsistas el dek du apartaj rakontetoj, sed ĉiu rakonteto ĉirkauas la membroj de la muzikgrupo. La membroj havas ĉiuj siaj propraj individuaj karakterizaĵoj, kaj kiam oni vidas la programon ŝajnas ke la diversaj studentinoj laŭgrade kun oni amikiĝas.

Tiu ĉi populara televida teatraĵserio en Ĉinio nomiĝas "idol-teatraĵo" (偶像剧), kaj la junaj heroinoj de la programo vere idoliĝis en la okuloj de la vidantaro (kaj certe S-o, ankaŭ!). Tamen la sekreto de la sukceso de "Ekstremaj studentinoj" estas sufiĉe malsama ol la plejparto de la idol-teatraĵoj kiuj dependas de impresaj efektoj kaj famaj aktoroj por allogi vidantojn; male, sia populareco baziĝas sur la juna naiveco de la rolantoj, kaj la pura simpleco de la rakontetoj.

Tio ĝuste estas la problemo de multaj lastatempaj televidaj teatraĵoj, kiuj ofte havas multekostaj buĝetoj sed restas senkoraj -- sen kredebla rakonto aŭ ĉarmaj karakteroj. "Ekstremaj studentinoj" rezistas tiun tendencon per sia eksmoda povo de rakonti bonan rakonteton.

Ligoj:

Kanto: Povas studi (会读书)

1 komentoj

Kantonomo: Povas studi (会读书)
Kantisto: Lin Ĝun-ĝje (林俊杰)
Albumo: Muzika Vojaĝisto (乐行者)
Lingvo: ĉina lingvo/mandarena
Traknombro: 2

Ĉi tio estas pro mia bona amiko S-o, kiu ĝus hieraŭ finis sian lastan unuan ekzamenon...
Jen la teksto de la kanto:

灯 不能熄灭 熬过今夜lampo, ne povas estingi, se maldormus ĉi-nokte
就能从书中逃回到 这个世界mi povas el libroj eskapi al ĉi tiu mondo

我 我不明白 这个年代mi, mi ne komprenas, ĉi-tempkalkule
怎么还能说 读好书 就会发财 好呆kiel oni ankoraŭ povas diri, studu bone librojn, kajnepre riĉiĝas, kiel stulta!
爱我的爸爸 疼我的妈妈 说了那么多 你们明白吗patro kiu amas min, patrino kiu zorgas min, diris tiomda vortojn, ĉu vi komprenas nun?
不是要反抗 只是要你看 我不满的地方mi ne volas malobei, nur volas ke vi rigardu, la lokonkion mi malkontentas

读读读读读到书都想吐 好想哭mi studas studas studas studas studas librojn ĝis mi volas vomi, tre volas plori
怕怕怕怕怕老是背书 好白痴mi timas timas timas timas timas ke ĉiam devas reciti,kiel idioteca!
你你你你你 只会说你要第一 我就快要发羊癫疯vi vi vi vi vi, nur povas diri ke vi volas ke minumerounuiĝu, mi baldaŭ epilepsiiĝos!
不是每个人都会读书 会读书 不厉害读书也不一定 就会输ne estas ĉiuj kiuj povas studi bone, la maldiligentastudo ne signifas ke oni certe perdos
不是想要说我会读书 不在乎mi ne volas diri ke ĉu povas studi aŭ ne, ne zorgas
我 只想要 你能清楚mi, nur volas, ke vi klariĝu

Mi esperas ke vi ne tro studas... ^^

Ligoj:

Albumo: Muzika Vojaĝisto (乐行者)

0 komentoj

Albumnomo: Muzika Vojaĝisto (乐行者)
Kantisto: Lin Ĝun-ĝje (林俊杰)
Lingvo: ĉina lingvo/mandarena
Jaro: 2003

Mi ne pensas ke ekzistas en tiu ĉi albumo kanton kiun mi ne ŝatas. Kvankam ne estas la plej nova kantaro de Lin Ĝun-ĝje, ankoraŭ estas tre bona verko de la juna singapura kantisto, kies aliaj albumoj estas ankaŭ tre "bonaŭda" (ĉine: 好听). En la jaro 2003, per ĉi tiuj dekunu kantoj, Lin enkondukis freŝan sonon en la ĉinan popularan muzikon, kaj samtempe kreis sensacion en Azio.

Kiam "Muzika Vojaĝisto" elvenis, multaj homoj komparis Lin al la populara tajvana ritmoblusa idolo Ĝoŭ Ĝje-lun (周杰伦, pinjin: Zhou Jielun), kaj oni povas kompreni kial ili diris tiel. La plej multaj kantoj havas forta ritmo, kaj mi trovis ke post la unua fojo kiam mi aŭskultis la albumon, ĉi tiuj kantoj daŭre ludas en mia kapo. Tio estis bona signo por mi, kaj poste mi ludas ĉiujn kantojn multfoje. La melodioj de "Muzika Vojaĝisto" estas nun ankoraŭ freŝaj, kiel ajn ofte mi aŭskultas ilin.

Ĉi-semajne mi tradukos la tekstojn de la plej bonaj trakoj sur la albumo kaj mi blogos ilin ĉi tie.

Jen la listo de kantoj:

  1. Estas ĝuste mi (就是我)
  2. Povas studi (会读书)
  3. Flugiloj (翅膀)
  4. La Planedo (星球)
  5. Frostu (冻结)
  6. Premo (压力)
  7. Knabino (女儿家)
  8. La kiso sub steloplena ĉielo (星空下的吻)
  9. La homo kiu emocigis min (让我心动的人)
  10. Estos tio tago (会有那么一天)
  11. Ne komprenas (不懂)

Preferataj: #1 Estas ĝuste mi, #2 Povas studi, #4 La Planedo, #6 Premo, #7 Knabino, #8 La kiso sub steloplena ĉielo

Ligoj:

Notu bone: La titolo "乐行者" (pinjin: yuexingzhe, laŭvorte "muzika vojaĝisto") estas kalemburo; se vidus la albumkovrilon, oni pensus al la samsona vorto "月行者" kiu signifas "lunomarŝisto". Estas kompreneble aludo al la alia lunomarŝa kantisto, kies influo estas aŭdebla iufoje tra la albumo.

Filmo: "Ŭomen" (我们)

0 komentoj

Filmnomo: 我们 (ankaŭ nomiĝis 兄弟, aŭ "Fratoj")
Pinjin: Wŏmen
Esperanto: Ŭomen ("Ni")
Loko: Ĉinio
Lingvo: ĉina lingvo/mandarena
Reĝisoro: 曾念平
Ĉefaktoroj: 徐僧, 张彤, 沉畅
Jaro: 2005

Mi ne precipe ekspektis ion de la filmo kiun mi vidis hodiaŭ, mi nur sciis ke retkritikistoj kaj forumoj priskribis ĝin kiel "moderna klasiko" kaj "filmo ke montras la kvaliton de la emocioj de la moderna urba vivo". Mi ne estas tamen persono kiu pensas ke oni devas kredi ĉion kion oni legas, kaj la rakontintrigo ne ŝajnis ekstreme interesa -- "Ŭomen" estas bazita sur la seriaj libroj "Absoluta Privateco" (绝对隐私) de la fama aŭtoro An Dun (安顿); krom ĉi tiu lasta filmo, ekzistas 9 aliaj en la serio de 10 filmoj.

Sed dum mi spektis la filmon mi trovis la rakonton kaj la subtilajn interligojn de la rolantoj profunde kortuŝajn. Mi ne povas klarigi pli bone, sed kiam la filmo finis, mi sentis ke ĝi jam instruis al mi ion pri la vivo kaj la respondeco, kvankam mi ankoraŭ ne scias ĝuste kion...

La strukturo de la filmo baziĝas sur renkontoj kun la fratino de la du ĉefrolantoj, kiu aŭskultas dum malsamaj personoj en la filmo rakontas siajn memorojn. La rakonto pritraktas du fratojn, du knabinojn kaj la personojn ĉirkaŭ ili (ĉefe la familio kaj amikoj de la knaboj). La pliaĝa frato Ŭenzo (文子) estas humilega kaj lernema, la ĝusta kontraŭo de lia frato Ljangzo (梁子). Tamen la du fratoj estas sendisiĝeblaj, kaj la pliforta Ljangzo ofte defendas lian fraton kiam aliaj en la kvartalo turmentas lin.

La knabino Ŝigŭa (大西瓜, moknomo kiu signifas "akvomelono") amas Ljangzon, sed li amas ŝian amikon Laŭuo (老五), kaj kruele ignoras ŝin. Tamen, laŭ la oftokaza modelo, Laŭo amas la fraton de Ljangzo, Ŭenzon, kaj penas malfacile por rimarkigi lin pri ŝi. Laŭ la rakontintrigo de normala filmo, la herooj de la rakonto estus Ŭenzo kaj la deĉiuj-amata Laŭuo, sed en ĉi tiu filmo, post la malkaŝo de multaj sekretoj, la figuroj de Ŝigŭa kaj precipe Ljangzo grandiĝas kaj heroiĝas dum ili responsiĝas pro la eraroj de la amantoj Laŭuo kaj Ŭenzo. La finaj scenoj kun Ljangzo kaj lia filo estas samtempe altlevaj kaj korrompaj.

Mi estis evidente en la ĝusta humoro por spekti ĉi tiun filmon. Multaj filmoj kiuj rakontas la saman rakonton mi trovas tedajn. Tamen "Ŭomen" estas por mi la plej bonan filmon kiun mi spektas dum longatempo.

Pri mi

Antaŭaj blogaĵoj

Arkivo

Ligoj

ATOM 0.3