Teatraĵserio: Ekstremaj studentinoj (非常女生)
Published 2006-04-25 by liberfonto | E-mail this post
Teatraĵonomo: 非常女生
Pinjin: Feichang Nüsheng
Esperanto: Ekstremaj studentinoj
Loko: Ĉinio
Lingvo: ĉina lingvo/mandarena
Ĉefaktoroj: 王佳音, 何艳, 刘庭羽, 杨旸, 马晓静
Jaro: 2005
"Ekstremaj studentinoj" estas tridek-epizoda televida teatraĵserio kiu rakontas la aventurojn de kvin knabinoj studante en universitato kiuj kune formas muzikgrupon "G5". La teatraĵo efektive konsistas el dek du apartaj rakontetoj, sed ĉiu rakonteto ĉirkauas la membroj de la muzikgrupo. La membroj havas ĉiuj siaj propraj individuaj karakterizaĵoj, kaj kiam oni vidas la programon ŝajnas ke la diversaj studentinoj laŭgrade kun oni amikiĝas.
Tiu ĉi populara televida teatraĵserio en Ĉinio nomiĝas "idol-teatraĵo" (偶像剧), kaj la junaj heroinoj de la programo vere idoliĝis en la okuloj de la vidantaro (kaj certe S-o, ankaŭ!). Tamen la sekreto de la sukceso de "Ekstremaj studentinoj" estas sufiĉe malsama ol la plejparto de la idol-teatraĵoj kiuj dependas de impresaj efektoj kaj famaj aktoroj por allogi vidantojn; male, sia populareco baziĝas sur la juna naiveco de la rolantoj, kaj la pura simpleco de la rakontetoj.
Tio ĝuste estas la problemo de multaj lastatempaj televidaj teatraĵoj, kiuj ofte havas multekostaj buĝetoj sed restas senkoraj -- sen kredebla rakonto aŭ ĉarmaj karakteroj. "Ekstremaj studentinoj" rezistas tiun tendencon per sia eksmoda povo de rakonti bonan rakonteton.
Ligoj:
0 Responses to “Teatraĵserio: Ekstremaj studentinoj (非常女生)”
Leave a Reply